Xi sendis gratulon al Lanting-Forumo pri Ĉina Modernigo kaj la Mondo
Yu Publikigita: 2023-04-21 14:47:51

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis gratulan mesaĝon al la Lanting-Forumo pri Ĉina Modernigo kaj la Mondo okazigita en la Monda Salono en Ŝanhajo.

Xi diris en la mesaĝo, ke realigi modernigon estas senlaca serĉado de la ĉina popolo ekde moderna epoko, kaj ĝi estas ankaŭ la komuna aspiro de popoloj de ĉiuj landoj. "Por serĉi modernigon, lando bezonas sekvi iujn ĝeneralajn reĝimojn. Pli grave, ĝi devas procedi de siaj propraj realaĵoj kaj disvolvi siajn proprajn funkciojn," diris Xi.

Xi diris, “Post longa kaj malfacila serĉado, la Komunista Partio de Ĉinio kondukis la tutan ĉinan nacion por trovi disvolvan vojon, kiu taŭgas al la kondiĉoj de Ĉinio. Ni nun konstruas fortan landon kaj antaŭenigas nacian rejunigon sur ĉiuj frontoj per ĉina vojo al modernigo."

La Lanting-Forumo pri Ĉina Modernigo kaj la Mondo estis organizita de la Ĉina Publika Diplomatia Asocio kaj la Ĉina Popola Instituto pri Eksterlandaj Aferoj, kaj estis subtenata de la Ŝanhaja Municipa Popola Registaro. Reprezentantoj de registaroj, pensfabrikoj kaj amaskomunikiloj el preskaŭ 80 landoj partoprenis en la forumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree