Ĉina ekonomio liveras pli da oportunoj por disvolviĝo de landoj
Yu Publikigita: 2023-04-21 14:43:35

Lastatempe estis publikigitaj donitaĵoj de nacia ekonomio kaj ekstera komerco de Ĉinio en la unua trimestro de 2023. Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la ĉina ekonomio ĝenerale tendencas al bona renormaligo, liverante pli da oportunoj por la disvolviĝo de landoj tra la mondo.

Wang diris, ke en la unua trimestro, la komerco de Ĉinio kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Afriko kaj latinamerikaj landoj kreskis je 16,1%, 14,1% kaj 11,7% respektive, kaj ĝia komerco kun landoj laŭ la "Zono kaj Vojo" kaj membroj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco pliiĝis je 16,8% kaj 7,3% respective, kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La 133a Kantona Foiro, plene rekomencita eksterrete, altiris aĉetistojn kaj ekspoziciantojn el 226 landoj kaj regionoj. La foiro estas rekorda laŭ la ekspozicia areo kaj nombro de partoprenantaj entreprenoj. La freŝa raporto Monda Ekonomia Perspektivo de la Internacia Mona Fonduso prognozas, ke la kontribuo de la ĉina ekonomio al la monda ekonomia kresko superos trionon ĉi-jare.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree