"Desdolarigo" estas ŝanco por Usono
Shanshan Publikigita: 2023-04-22 19:04:00

Lastatempe, "desdolarigo" ŝvebis ĝis la pinto en la internacia publika opinio. Laŭ nekompletaj statistikoj, landoj kiuj provis diversigi valutojn en kontreguligo de internacia komerco disvastiĝis tra kvin kontinentoj.

La sinteno de diversaj landoj rilate al la usona dolaro ne plu estas entuziasma, kaj la pragmataj agoj de "desdolarigo" estas pli multaj.

La kialo kuŝas en la nuna stato de Usono en internacia komerco. Ĉi tio estas la objektiva rezulto de disvolviĝo de la tutmonda merkata konkurenco. La malaltiĝo de usona statuso en internacia komerco montras, ke la usona dolaro ne plu estas la sola elekto de diversaj landoj.

Usono antaŭe uzis diversajn "financajn" rimedojn por sankcioj kaj instigo al tumulto. Nun tiaj rimedoj influis ilin mem, kaŭzis maltrankvilon en la merkato kaj akcelis perdon de konfido.

Lastatempe, financa sekretario Janet Yellen profunde pripensis la agadojn de Usono: ekonomiaj sankcioj kontraŭ aliaj landoj endanĝerigos la gvidan rolon de la usona dolaro. La 20-an de aprilo laŭ la loka tempo, en sia plej ampleksa parolado ekde la enoficiĝo, Yellen menciis ĉinan diron, ke la tero estas sufiĉe granda por Ĉinio kaj Usono.

Do estas tempo por Usono pripensi kion fari fronte al la "ŝanco" de "desdolarigo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree