Speciala intervjuo kun salvadora vicprezidento Félix Ulloa: Tri vortoj por priskribi rilatojn inter Ĉinio kaj Salvadoro: Solidareco, Kunlaboro kaj Amikeco
Shanshan Publikigita: 2023-04-22 19:20:05

La 21-an de aŭgusto 2018, salvadora registaro sekvis la tendencon de la epoko kaj faris gravan decidon rompi la tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun ĉina regiono Tajvano, kaj subskribis la komunan komunikaĵon kun Ĉinio starigante la diplomatiajn rilatojn sur la ambasadora nivelo. En la komuna komuniko, la registaro de la Respubliko de Salvadoro konfesis, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas integra parto de Ĉinio.

Post starigo de la diplomatiaj rilatoj, Salvadoro, la “kerna lando” de Mezameriko, vekis atenton de la ĉina popolo. Salvadoro havas longan historion kaj estas unu el la naskiĝlokoj de majaa civilizacio. Ĝi havas belajn pejzaĝojn kaj estas konata kiel "Lando de Vulkanoj" kaj "Lando de Kafo". Jam en la 1970-aj jaroj, ĝi fariĝis la kvina plej granda kafproduktanto de la mondo kaj la kvara plej granda eksportanto.

En la intervjuo, Félix Ulloa uzis tri vortojn por priskribi la rilatojn kun Ĉinio: Kunlaboro, Solidareco kaj Amikeco. Li diris: "Kvankam la diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio ne estis starigitaj de la nuna registaro, ni heredis kaj disvolvis la duflankajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Ni estas tre kontentaj, ĉar ni profitis de la duflankaj rilatoj, kaj tio estas la bonega ŝanco por ni disvastigi rilatojn mondskale. Do, Ĉinio estas bonega partnero. Ĉinio ĉiam subtenis nian disvolviĝon, kaj ĉi tio estas bonega ŝanco por pliigi internacian komercon."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree