Iri al Ĉinio estas konsento de pli multaj aililandaj entreprenoj
Yu Publikigita: 2023-04-22 18:52:47

“Ĉinio ĉiam estas mia aspiro,” diris Gianpaolo Bruno, ĉefkunordiganto pri Ĉinio en la Itala Komisiono pri Eksterlanda Komerco en intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo. Laŭ donitaĵoj ĵus publikigitaj de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, la fremda investo efektive uzata de Ĉinio en la unua trimestro de 2023 kalkuliĝis al 408,45 miliardoj da juanoj, pli multe je 4,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, atingante "komencan stabilecon". Dum ĉi tiu periodo, pli ol 10 000 entreprenoj estis nove establita kun fremda investo, kun kresko de 25,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Iri al Ĉinio fariĝas ofte pridiskutata temo inter ĉefaj amaskomunikiloj tra la mondo.

Ekde la kuranta jaro, altranguloj de multaj alilandaj kompanioj vojaĝis al Ĉinio por vizito al butikoj, komunikado kun konsumantoj, merkata vastigo kaj traktado pri kunlaboro. Antaŭ nelonge, la germana firmao Volkswagen anoncis novan planon pri investo en Ĉinio starigi la centron pri esploro kaj ekspluatado de elektraj veturiloj en Hefei, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Anhui per investo de ĉirkaŭ miliardo da eŭroj. Oliver Blume, ĝenerala direktoro de Volkswagen, diris, ke post vizito al Ĉinio en la komenco de 2023, ili trovis manieron pli proksiman al ĉinaj konsumantoj.

Nun la tutmonda ekonomio ankoraŭ stagnas, la geopolitika situacio estas kompleksa, kaj la mondo alfrontas grandan necertecon. La Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolviĝo prognozas, ke la tutmonda translanda investo ankoraŭ malkreskos en 2023. Kontraŭ ĉi tiu fono, estas malfacile, ke Ĉinio atingis bonan rezulton en altiro de fremda investo en la unua kvarono de 2023.

Por fremdaj investantoj, Ĉinio, kiel la dua plej granda konsuma merkato kaj la plej granda interreta podetala merkato en la mondo, estas sendube "granda kuko". La blanka libro Komerca Medio de Ĉinio por 2023, publikigita de la Usona Ĉambro de Komerco en Suda Ĉinio montras, ke pli ol 90% da enketitaj kompanioj konsideras Ĉinion kiel unu el la plej gravaj investaj cellokoj, kaj 75% da enketitaj kompanioj planas rekomenci investon en Ĉinio ĉi-jare.

En la pasintaj jaroj, la enfluo de fremda investo en Ĉinion daŭre kreskis kun plibonigo de kvalito. “Kun profundiga efektivigo de la ĉina strategio pri disvolvado movata per novigo, esploro kaj ekspluatado fariĝas grava strategio de fremda investo en Ĉinio. Ĉinio havas kompletan gamon da industrioj, favoran novigan medion, riĉajn talentulajn resursojn kaj ekologiajn partnerajn resursojn," diris rilata estro de la firmao Honeywell, unu el la 500 altteknologiaj entreprenoj de la mondo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree