Katona Tamas: la nacia eduknivelo kaj kvalito de laborfortoj de Ĉinio estas la plej gravaj garantioj por ĝia daŭra ekonomia kresko
Shanshan Publikigita: 2023-04-22 19:09:13

Lastatempe, Katona Tamas, konata hungara demografo kaj eksa direktoro de la Hungara Nacia Statistika Buroo, diris en speciala intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke la loĝantaro de Hindio superas tiun de Ĉinio, kio ne ŝanĝos la mondan influon kaj kreskan potencialon de la ĉina ekonomio. La nacia eduknivelo kaj kvalito de laborfortoj de Ĉinio estas la plej gravaj garantioj por ĝia daŭra ekonomia kresko.

Parolante pri la tuta loĝantaro de Hindio superanta tiun de Ĉinio, Katona diris: "Kvankam la kresko de la ĉina loĝantaro ĉesis, ĝi ne kaŭzos sociajn problemojn. Kiel plibonigi la kvaliton de la loĝantaro de Ĉinio kaj kiel ŝanĝi la aĝstrukturon de la loĝantaro estas pli grave." Katona diris, ke en Ĉinio kaj aliaj evoluantaj landoj, kun la plibonigo de ekonomiaj kondiĉoj kaj la daŭra plialtiĝo de eduka nivelo de junuloj, la socia fekundeco neeviteble malkreskos. Tio estas regulo de tutmonda populacia evoluado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree