Xi emfazas verkadon de nova ĉapitro en reformo kaj pordmalfermo
Yu Publikigita: 2023-04-22 18:49:15

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis sin teni je fundamentaj principoj, malfermi novan situacion kaj fari solidajn paŝojn por verki novan ĉapitron en reformo kaj pordmalfermo dum la nova vojaĝo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezido de la unua kunveno de la komisiono pri profundigo de ĝenerala reformo de la 20a Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro estas la unua jaro por plena efektivigo de la gvidaj principoj de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. Ĝi ankaŭ markas la 45an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj la 10an datrevenon de la tria plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ.

Por atingi la celojn kaj taskojn en la nova vojaĝo de la nova epoko, profundigo de ĝenerala reformo devas esti prenita kiel la fundamenta motoro por antaŭenigi ĉinan modernigon kaj grava levoforto por stabiligi la ĝeneralan situacion, trakti ŝanĝiĝojn kaj akiri novajn progresojn.

Ankaŭ Li Qiang, Wang Huning kaj Cai Qi, kiuj estas membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komisiono pri profundigo de ĝenerala reformo, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno aprobis dokumentojn pri plifortigo de la ĉefa pozicio de entreprenoj en scienca kaj teknologia novigo, plifortigo kaj plibonigo de la administrado de la ŝtata ekonomio por efike subteni ĉinan modernigon kaj akceli la privatan ekonomion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree