Bona juneco, ne perdu belan junecon: gejunuloj sekvantaj paŝojn de Marko Polo
Mirinda Publikigita: 2023-04-23 13:43:48

Jen la libro estis verkita de iu italo , kiu antaŭ 700 jaroj vojaĝis en Ĉinio el Italio. Li ne nur faris vojaĝon, sed ankaŭ lernis la mongolan kaj ĉinan lingvojn kaj eĉ servis kiel oficialulo en la imperia registaro. Li vivis en nia lando 17 jarojn. Li estas Marko Polo. Lia libro “La Libro de La Mirindaĵoj” detale priskribas la historion kaj kulturon de Ĉinio. Tiam estis la dinastio Yuan kaj ni iam rakontis tiaman havenan urbon Quanzhou menciitan en la libro. Leginte la libron, multaj navigistoj, esploristoj kaj komercistoj post la 15a jarcento vizitis Ĉinion por kulturaj interŝanĝoj kaj komerco. 

Nun en la urbo Zaozhuang de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, itala esperantisto, vicprezidanto de ILEI Alessandra Madella ĝuste sekvante la paŝojn de Marko Polo, faras instruadon de Esperanto al tieaj lernantoj. Ŝi ankaŭ ofte aperas en nia retejo per multaj legindaj artikoloj pri kulturoj itala kaj ĉina.

Lingvo estas ŝlosilo por koni alies kulturon. En la lastaj jaroj sekve de profundigo de interhomaj interŝanĝoj kaj ekonomia kaj komerca kunlaboro inter diversaj landoj kaj Ĉinio, multaj alilandaj lernantoj lernis la ĉinan lingvon kaj pruvis koni la ĉinan kulturon. En 2009 itala Roma Nacia Pensiona Lernejo la unua malfermis kvinjaran superan mezlernejon de ĉina internacia fakultato de sciencoj, kie la ĉina lingvo estas deviga leciono. En la lernejo ĉie aŭdeblas la ĉinlingvaj legadoj kaj videblas kultura muro skribita de ĉinaj ideografiaĵoj.

Mario Lomonaco, lernanto de la Roma Nacia Pensiona Lernejo povis verki ĉinajn poemojn, ĉar la ĉina lingvo povas esprimi profundan signifon kaj emocion kun malmultaj vortoj. Por li kaj liaj kunlernantoj, la ĉina lingvo ne nur estas komunikilo, sed ankaŭ inspiro por la vivo en kulturaj interŝanĝoj kaj interfluoj. 

Ĉina prezidanto Xi Jinping iam diris en sia letero al lernantoj kaj instruistoj de la lernejo: Mi deziras, ke vi havu bonan junecon, ne estu malinda je tiu ĉi juneco kaj realu la revon. Bonvenon al Ĉinio por lernado kaj laborado kaj mi esperas, ke Ĉinio estos celloko, kie realiĝos viaj revoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree