Malfermiĝis la 13-a Pekina Internacia Film-Festivalo dimanĉe en Pekino.
Shen Haixong, direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj prezidanto de la Organiza Komitato de la festivalo, anoncis malfermon kaj donis paroladon.
Shen diris, ke nova fazo de teknologia progreso disvolviĝis rapide en la filma industrio. Li diris ankaŭ, ke la industrio ankaŭ alfrontas grandajn oportunojn kaj defiojn, kaj ĈKG celas labore kun produktoroj brakumi novajn teknologion, kapti novajn oportunojn kaj malfermi novajn spacojn.
Kurantjare la nombro de filmoj registritaj al la Tiantan-Premio atingis novan rekordon kun 1 488 el 93 landoj kaj regionoj. Inter ili pli ol 80% venas ekster Ĉinio.