Usona amaskomunikilo: Usonaj politikoj eternigas la diferencon je riĉeco inter malsamaj rasoj, kaj tio minacas demokration kaj socian sanon
Shanshan Publikigita: 2023-04-23 18:09:04

La retejo de usona ĵurnalo "The Hill" raportis la 20-an, ke la diferenco je riĉeco inter malsamaj rasoj estas unu el la plej evidentaj maljustaĵoj en Usono en la nuna epoko. Strukturaj kaj leĝaj baroj en centoj da jaroj malhelpis la kapablon de nigrulaj familioj amasigi kaj teni riĉaĵojn, kaj la nunaj politikoj daŭre eternigas la barojn.

Ĉi tiu tendenco rapidas, ĉar la superriĉuloj akiras novajn riĉaĵojn. Laŭ la lastaj kalkuloj de Oxfam, ligo de organizoj pri disvolvo kaj savo, en la pasintaj 10 jaroj (2012-2021), el riĉaĵo valoran je 100 usonaj dolaroj 37 tenitaj de la plej riĉaj homoj, kiuj okupas 1% de la tuta usona loĝantaro, dum la plej malriĉuloj okupantaj duonon de la loĝantaro akiris nur 2 usonajn dolarojn. Do la problemo pri raso denove elstariĝis. Preskaŭ ĉiuj miliarduloj estas blankuloj.

La artikolo montris, ke la ekonomiaj kaj impostaj reguloj de Usono igas superriĉulojn kaj iliajn kompaniojn amasigi tiel grandsumajn riĉaĵojn, kaj tio minacas la usonan demokration, prosperon kaj socian sanon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree