Pacifiko devas ne fariĝi rubejo de Japanio por ellasi poluon
Ĝoja Publikigita: 2023-04-23 18:15:45

La 22-a de aprilo estas la Monda Tera Tago kaj la Monda Leĝa Tago. Multaj neregistaraj grupoj kaj mediprotektaj organizoj okazigis aktivadojn, protestante kontraŭ plano de la japana registaro ellasi akvon nuklea-malpurigitan el la damaĝita nukleenergia centralo Fukushima Daiichi en maron. Ankaŭ internacia neregistara organizo Verdpaco lastatempe publikigis artikolon kritikante, ke la decido de la japana registaro ellasi poluon en maron malobservis internaciajn leĝojn kiel Konvencion de la Unuiĝintaj Nacioj pri Leĝo de la Maro, kaj kondamnante, ke la japana flanko ne plenumis sian internacian devon pri takso de media influo.

Aperis pli kaj pli da oponoj kaj duboj depost anonco de la japana registaro pri ĝia plano. Tamen fronte al la opono de la internacia komunumo, ĝi ankoraŭ obstine antaŭenigis sian planon sen taksa raporto de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Japana ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio Yasutoshi Nishimura substrekis ĵaŭde, ke Japanio komencos laborojn ĉi-rilatajn fine de printempo kaj komence de somero en la kuranta jaro. Tokia Elektro-Energia Kompanio, operatoro de la nukleenergia centralo Fukushima Daiichi, merkrede diris, ke antaŭvide antaŭ la fino de junio finiĝos konstruado de submara tunelo, kiu celas esti uzata por la ellaso, kaj probable oficiale komenciĝos la ellaso en julio. Masao Uchibori, estro de gubernio Fukushima, ekvizitos Eŭropon dimanĉe celante akiri subtenon de Grupo 7 al la plano.

Estas klare, ke la japana registaro neniam donis energion al trovo de ĝusta solvo de la nuklea-malpurigita akvo, sed energie cerbumis pri malseriozigo kaj kovro de danĝereco de la plano kaj provis altiri aliajn landojn kaj akiri iliajn subtenon por pavimi vojon al sia erara ago.

En la mondo estis senprecedenca ellaso de akvo nuklea-malpurigita en maron. La nuklea akcidento en nukleenergia centralo Fukushima Daiichi en 2011 estas unu el la plej severaj nukleaj akcidentoj ĝis nun kaj naskita pro la akcidento nuklea-malpurigita akvo enhavas pli ol 60 radioaktivajn nuklea-elementojn laŭ unuapaŝa kalkulo. Kaj Tokia Elektro-Energia Kompanio en 2022 konfesis, ke danke al nunaj teknologioj tritono kaj aliaj radioaktivaj elementoj en la nuklea-malpurigita akvo ne povas esti forigitaj. Multaj esploroj jam pruvis, se la akvo estos ellasita en maron, tiuj ĉi radioaktivaj elementoj poluos maran medion kaj finfine damaĝos sanon de homoj kaj ekologian medion.

"Kial ili damaĝos maron? Kaj la maro ne estas rubujo?" Japana fiŝisto Haruo Ono kolere diris, "Se la ellaso estas vere sekura, kial ili ne ellasos la malpurigitan akvon en Tokion aŭ Osakon?" Laŭ opiniosondo publikigita de loka mediato de la gubernio Fukushima, 93% de lokaj urbestroj, urbetestroj kaj vilaĝestroj konfesis, ke pro la plano renomo de la gubernio estis damaĝita.

La temo de la kurantjara Monda Tera Tago estas “Investi nian planeton”. Sur sia oficiala retejo, la Unuiĝintaj Nacioj publikigis artikolon alvokante, ke la mondo kreu ekonomion sanan kaj daŭripovan. Ellaso de nuklea-malpurigita akvo absolute ne estas privata afero de Japanio, sed “publika afero” rilata al daŭripova disvolvo de la tuta homaro. Kaj Pacifiko ne estas rubejo de Japanio por ellaso de poluo, sed publika resurso de multaj landoj por vivo. Japanio devas objektive kaj science trakti nuklea-malpurigitan akvon per vere sekuraj metodoj. Sen konfirmo de ĉiuj interesorilataj flankoj de sekureco de projekto pri ellaso, la japana flanko devas ne libere fari agon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree