Filipina prezidento renkontiĝis kun Qin Gang
Shanshan Publikigita: 2023-04-23 20:51:52

La 22-an de aprilo laŭ la loka tempo en Manilo, filipina prezidento Ferdinand Romualdez Marcos renkontiĝis kun ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang.

Marcos petis de Qin Gang transdoni sian saluton al ĉina prezidanto Xi Jinping, dirante, ke antaŭ 48 jaroj lia patro, la forpasinta eksa prezidento Marcos, kaj la antaŭa generacio de ĉinaj ŝtatgvidantoj kune faris la ĝustan decidon starigi la diplomatiajn rilatojn inter Filipinioj kaj Ĉinio. Tio estas historia valora heredaĵo. De la longa tempo, Filipinoj kaj Ĉinio tenas intimajn interŝanĝojn kaj la duflanka kunlaboro akiris fruktodonajn rezultojn. La Tajvana demando estas la interna afero de Ĉinio. Filipinoj kiel kutime persistas en la politiko de unu Ĉinio. La filipina flanko ĉiam tenas sendependecon kaj ne elektos iu ajn flankon. Ĝi volas profundigi la amikecon kun Ĉinio, pligrandigi kunlaboron, plifortigi komunikadon, kaj bone trakti surmarajn problemojn, por ke la problemoj ne ĝenu la ĝeneralan situacion de la dulandaj rilatoj, kaj konservi regionan pacon kaj prosperon de la regiono.

Qin Gang transdonis saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping al prezidento Marcos, dirante, ke la procezo post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj plene pruvis, ke reciproka respekto, amika kunekzisto, teno de fideleco, persisto en justeco kaj reciproke utila kunlaboro konformas al la fundamentaj interesoj de la ambaŭ flankoj, kaj pozitivaj kaj negativaj spertoj kaj lecionoj estas lernindaj. Fronte al la nova situacio kaj novaj defioj, la du flankoj devas firme teni la ĝustan direkton de la duflankaj rilatoj, profundigi komunikadon, plifortigi konfidon, venki malfacilaĵojn, forigi enmiksiĝon, krei favorajn kondiĉojn por progresigi kunlaboron kaj certigi, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj daŭre evoluu laŭ la sana kaj stabila vojo.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree