La 20-an de aprilo, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Sun Weidong ordonite faris severan trakton al Chung Jae-ho, ambasadoro de Korea Respubliko al Ĉinio pri eraraj rimarkoj de sudkorea gvidanto pri la Tajvana demando.
Sun Weidong diris, ke sudkorea prezidento Yoon Seok-Youl diris en la intervjuo antaŭ kelkaj tagoj, ke la streĉiĝo de situacio ĉe la Tajvana Markolo estis kaŭzita pro tio, ke Ĉinio intencis solflanke ŝanĝi la nunan staton per potenco. La pozicio sudkorea estas kune kun la internacia komunumo firme oponi kontraŭ tio. La Tajvana demando ne estas simple afero inter Ĉinio kaj ĉina regiono Tajvano, sed estas la monda problemo kiel la problemo de la Korea Duoninsulo. La supre menciintaj paroloj estas tute ne akcepteblaj, kaj Ĉinio esprimas severan zorgon kaj fortan malkontenton.
Chung Jae-ho diris, ke la sudkorea flanko ĉiam respektas la principon de unu Ĉinio, kaj ĉi tiu pozicio ne ŝanĝiĝis.