Konstanta Komitato de NPK okazigas sian duan sesion
Qiujieming Publikigita: 2023-04-24 16:27:46

La Konstanta Komitato de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona organo de Ĉinio, lunde okazigis sian duan sesion por revizii projektojn de leĝoj kaj raportojn.

La tagordo de la sesio inkluzivas diskutadon pri la revizioj de projekto de Kontraŭspiona Leĝo, projekto de Leĝo pri Ekologia Konservado sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kaj projekto de Leĝo pri Konstruado de Senbara Medio.

Dum la tritaga sesio, leĝdonantoj diskutos pri raportoj de la Ŝtata Konsilio pri la stato de la medio kaj la plenumo de mediprotektaj celoj por 2022, kaj pri laboroj rilataj al ĉinaj civitanoj en eksterlandoj en la nova epoko.

Ankaŭ la projekto de la listo pri la prezidanto, vicprezidantoj kaj membroj de la komisiono por la ekzameno de kvalifikoj de delegitoj estos reviziata.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree