Guo Hanzhong okupiĝas pri riparado de kulturaj restaĵoj preskaŭ 40 jarojn. La kulturaj restaĵoj de Sanxingdui denove estas bele elmontritaj al la mondo pro lia riparado. La riparada laboro, pri kiu li plej fieras, estas iu bronza sankta arbo alta je 3 metroj. Por ripari tiun ĉi kulturan restaĵon Guo Hanzhong pasigis plenajn 6 jarojn.