Ĉinio aktive disvolvas kulturan interŝanĝon por proksimigi korojn de popoloj kaj kunfandi kulturon
Ĝoja Publikigita: 2023-04-24 08:29:46

 La ĉina angulo en mezlernejo en Malto

S-ro Martin Azzopardi estas instruisto de malta mezlernejo. Li instalis "ĉinan angulon" en la mezlernejo por ligi sian instruadon kaj la ĉinan lingvon, kio estas vaste laŭdata de lernantoj. Martin esperis, ke per la maniero pli da maltaj geadoleskuloj partoprenos en kultura interŝanĝo inter la du landoj. Li diris, "Kiel instruisto mi ĉiam diras al miaj lernantoj: 'Fronte al diverseco de kulturo ni devas konstrui ponton por interŝanĝo, ne muron por apartigo', kaj la 'ĉina angulo' sendube servas kiel la ponto por koni kaj ami la ĉinan kulturon.”

 Luca Ferrari

Lastajn dek jarojn, Ĉinio kaj koncernaj landoj faris serion da aktivadoj, ekzemple jaro pri turismo kaj kultura interŝanĝo kaj filmfestivado por prezenti ĉinajn filmojn, kiuj kreis oportunojn por ke Ĉinio kaj aliaj landoj profundigu interkomprenon. Okaze de la "Jaro de Ĉinio kaj Italio pri Kulturo kaj Turismo", tiama itala ambasodoro al Ĉinio Luca Ferrari diris, ke reciprokaj respekto, lerno kaj spertotiro estas la nepraj kondiĉoj por proksimigi korojn de popoloj kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco por la homaro, kaj utilas al fortigo de unuiĝo kaj harmonia kunekzisto de la du landoj.

Paul Mapfumo

Eduka interŝanĝo estas la grava konsistiga parto de kultura interŝanĝo. En la pasintaj 16 jaroj post ĝia fondiĝo, la Konfucea Instituto sub Zimbabva Universitato kulturis grandan nombron da talentuloj tenantaj la ĉinan lingvon kaj ludis pozitivan rolon por akceli kulturan interŝanĝon, ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj kontakton de homoj inter Zimbabvo kaj Ĉinio. Rektoro de la universitato Paul Mapfumo diris, "Komence ni fondis la Konfucean Instituton ĝuste celante, ke pli da popolanoj de Zimbabvo konu Ĉinion per lerno de la ĉina lingvo. De post sia fondiĝo, la Konfucea Instituto gajnis rimarkindajn efikojn, kaj danke al ĝi rompiĝis la lingva barilo inter Zimbabvo kaj Ĉinio. Por Zimbabvo necesas pluapaŝe profundigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun Ĉinio, tial necesas pli da talentuloj lertaj en la ĉina lingvo, kaj la Konfucea Instituto sub Zimbabva Universitato ĝuste estas la lulilo de ĉi tiaj talentuloj."

Lastajn jarojn pli kaj pli da alilandaj junuloj elektis lernadon en Ĉinio pro la ĉina sukcesa disvolviĝo. Laŭ statistikaj donitaĵoj, ĝis la fino de 2022 Ĉinio faris kunlaboron kaj interŝanĝon pri eduko kun 181 landoj, kiuj starigis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj kun 58 landoj kaj regionoj subskribis interkonsentojn pri reciproka agnosko de akademia grado kaj formala instruiteco. Argentina studento Massey diris, ke lia sperto lerni en Ĉinio montras, ke Argentino kaj Ĉinio estas bonaj partneroj kaj amikoj kaj reciproke tiri spertojn el civilizacioj de la du landoj kaj proksimigi korojn de popoloj estas neelĉerpebla movforta fonto de dulanda kunlaboro.

Prof. Shahbaz Khan 

Ĉinio ankaŭ senĉese profundigis kunlaboron kun UNESKO kaj aliaj organizoj internaciaj, kaj tagon post tago pliboniĝis situacioj de kunlaboroj. Glate funkciis komisia fonduso de Ĉinio kaj UNESKO, kiu profitigis 12 afrikajn landojn. Cetere, en Ĉinio la du flankoj kunlabore instalis dek duaklasajn centrojn pri eduko, scienco, kulturo kaj aliaj kampoj. Delegito de UNESKO al Ĉinio Prof. Shahbaz Khan diris, ke Ĉinio praktike akcelis dialogon inter malsamaj kulturoj, kio tre gravas por realigi pacon kaj disvolvon de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree