Li Qiang renkontiĝis kun delegacio de KPK
CMG Publikigita: 2023-04-24 20:39:00

La 24an de aprilo Li Qiang, la konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ĉefministro renkontiĝis kun la delegacio de Komunista Partio de Kubo (KPK) gvidata de Moralez, la membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj sekretario de la Centra Organizaĵo.

Li Qiang unuavice transdonis sinceran saluton de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping al la kamarado Raúl Modesto Castro Ruz kaj la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba ŝtatprezidanto Miguel Diaz-Canel, kaj li mem donis varman gratulon al Manuel Marrero Cruz, kiu denove estis elektita kiel ĉefministro de la kuba registaro. Li diris, ke Ĉinio kaj Kubo ambaŭ estas socialismaj, kaj sekve Ĉinio altgrade priatentas disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Kubo. La ĝenerala sekretario Xi Jinping kaj la unua sekretario Diaz-Canel kune planis la estontecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo kaj indikis la direkton de la dupartiaj kaj dulandaj disvolvaj rilatoj. Ĉinio volas kune kun Kubo serioze plenumi la gravajn konsentojn de la plej altaj gvidantoj de la du partioj kaj la du landoj, pliprofundigi la amikecon inter Ĉinio kaj Kubo, plivastigi la kunlaboron por kunaj gajnoj, kaj ĉiam irigi la dulandajn rilatojn antaŭen.

Morales transdonis bondezirojn de la kamarado Raúl Modesto Castro Ruz kaj de la unua sekretario kaj kuba ŝtatprezidanto Diaz-Canel al la ĉina ŝtatprezidanto, kaj de la kuba ĉefministro Marrero mem al la ĉina ĉefministro Li Qiang. Morales dankis, ke Ĉinio delonge firme subtenas Kubon pri la justa afero. Kubo admiras la grandajn sukcesojn akiritajn de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo sub la gvidado de la ĝenerala sekretario Xi Jinping. Kubo firme sekvas la principon de unu Ĉinio, neŝanceleble subtenas la iniciaton proponitan de Ĉinio pri tutmonda disvolvado, tutmonda sekureco, kaj tutmonda civilizado, kaj volas kune kun Ĉinio plifortigi multflankan kunlaboron kaj akceli la pacon kaj justecon de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree