Kandidato al usona prezidenteco: Usono kreis IŜ
Qiujieming Publikigita: 2023-04-24 11:32:10

Laŭ la raporto de irana anglalingva televizistacio Press TV en la 21a de aprilo, Robert F. Kennedy Jr., kandidato al la prezidenteco de 2024 en Usono, kritikis la usonan registaron, ke ĝi kreis la terorisman organizon la Islama Ŝtato (IŜ).

Kennedy Jr. diris en la 19a kiam li anoncis sian partoprenon en la prezidenta elektado, ke Usono kreis la Islaman Ŝtaton, kaŭzante 2 milionojn da rifuĝintoj pelitaj al eŭropo kaj demokration detruitan de generacio de eŭropanoj. Li aldonis, ke Usono elspezis 8 duilionojn da usonaj dolaroj por la invado al Irako kaj 24 duilionojn da usonaj dolaroj por liberigi sin de la mezklasa embaraso.

Proparolanto de la irana Ministerio pri la Eksterlandaj Aferoj Nasser Kanaani respondis la koncernajn raportojn en la 21a sur socia retejo, ke Usono sendube estas la kreinto de la Islama Ŝtato. La parolo de Robert F. Kennedy Jr. komfirmis tion por tiuj, kiuj intence ignoras la faktojn.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree