Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al 4a Monda Datuma Forumo de UN
CMG Publikigita: 2023-04-24 18:03:25

La 24an de aprilo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al la 4a Monda Datuma Forumo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Xi rimarkigis, ke daŭripova evoluigo estas necesa elekto por prospero kaj progreso de la homa socio, kaj atingi fortan, verdan kaj sanan tutmondan disvolviĝon estas la komuna deziro de ĉiuj popoloj. Ĉinio estas subtenanto kaj praktikanto de la Tagordo 2030 de UN pri Daŭripova Disvolviĝo. Ĉinio volas kune kun ĉiuj landoj en la mondo profundigi internacian datuman kunlaboron en la kadro de la iniciato pri tutmonda disvolvado, plenumi la Tagordon 2030 de UN pri Daŭripova Disvolviĝo per “regado de datumoj”, strukturi internacian kunlaboran formon en la kampo de datumoj, kaj agi por ke ĉiuj landoj progresu.

La 4a Monda Datuma Forumo de UN tiutage malfermiĝis en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang. La forumo estas lanĉita kaj organizata de UN kaj asistata de la ĉina Nacia Statistika Buroo kaj la popola registaro de la provinco. La ĉeftemo de la forumo estas “Brakumi Datumon kaj kune Gajni la Estontecon”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree