Xi gratulas Chuppu pro lia enoficiĝo kiel bangladeŝa prezidento
Qiujieming Publikigita: 2023-04-24 18:43:50

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulmesaĝon al Mohammed Shahabuddin Chuppu pro lia enoficiĝo kiel prezidento de la Popola Respubliko de Bangladeŝo.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Bangladeŝo estas tradiciaj amikaj najbaroj unu al la alia.

Xi diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam respektas unu la alian, egale traktis unu la alian, subtenis unu la alian pri aferoj koncernantaj siajn respektivajn kerninteresojn kaj donis ekzemplon de amika kunekzisto kaj gajna kunlaboro inter landoj.

Xi diris, ke li alte taksas la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Bangladeŝo, kaj volas kunlabori kun Chuppu por antaŭenigi la tradician amikecon inter la du landoj, kune konstrui la iniciaton Zono kaj Vojo kun altkvaliteco kaj antaŭenigi la daŭran disvolviĝon de la ĉina-bangladeŝa strategia kunlabora partnereco por pli bone profitigi la popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree