“Unue pafi, poste ekparoli.”
CMG Publikigita: 2023-04-25 18:58:31

“Ili kulpis, nur ke ili iris eraran lokon, malfermis eraran pordon, kaj faris senintencajn erarojn, sed tio kaŭzis mortigan sekvon.” Pri la lastatempe pluraj pafeventoj en Usono la ĵurnalo The New York Times tiel komentis. El tiuj eventoj la plej drama estas jene: kiam Ralph Yarl, 16-jaraĝa miĉiganano de afrika deveno, iris akcepti sian fraton hejmen, li senatente mispasis al domo, kaj sekve li estis pafita de la dommastro.

Misfrapi je pordo, misiri vojon, mispreni aŭton… tiuj senintencaj eraroj en Usono probable alvenigas morton. En Nov-Jorko estis virino, kiu serĉis la domon de sia amiko kaj veturis en eraran areon, kaj tiam la dommastro pafmortigis ŝin; du junaj aklamantaj subtenantoj de Teksaso, kiuj malfermis la pordon de alia aŭto, estis pafvunditaj de la viro en la aŭto… Usona mediato USA TODAY asertis, ke dum la kelkaj jardekoj “eraraj lokoj”, kie okazis mispafadoj, alportis al Usono tragikan rezulton.

Ĉiu sentas sin malsekura, ĉiu bezonas singardecon. Nun usonanoj profunde sentas, ke en Usono regas timo, kaj tiu timo rilatas al kresko de usona krima elcento en la lastaj jaroj. Kaj interalie, rasismo, disŝiriĝo de la usona socia publikopinio, distanco inter riĉeco kaj malriĉeco, politika polusiĝo estas gravaj kaŭzoj, kiuj estigas krimojn.

Sub timo kaj maltrankvilo pli kaj pli multaj usonanoj elektas aĉeti pafilojn por sin protekti. Esploro farita de la usonaj Nordorienta Universitato kaj Harvarda Universitato montras, ke de januaro de 2019 ĝis aprilo de 2021 preskaŭ 7,5 milionoj da usonaj plenkreskuloj unuafoje aĉetis pafilojn, kaj la nombro de virinoj okupis proksimume duonon. Ĉiu homo havis nenian alternativon krom posedi unu pafilon, kaj pro tio la usona socio eneviteble falis en fatalan cirklon de “sensekureco-pafilaĉeto-senelireco”.

Neimageble, ke en la unika superpotenca lando, kiu pretendas esti “lumturo de homaj rajtoj”, aplikiĝas “unue pafi, poste ekparoli”. Sed kie troviĝas la homaj rajtoj de tiuj usonanoj, kiuj estis pafmortigitaj?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree