Ĉina prezidanto ricevis akreditaĵojn de 70 ambasadoroj
Qiujieming Publikigita: 2023-04-25 16:34:39

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde ricevis la akreditaĵojn de 70 ambasadoroj al Ĉinio en la Popola Halo en Pekino.

La ambasadoroj estis Tuvshin Badral el Mongolio, Anyin Choo el Gujano, Hallam Henry el Barbado, Aldonov F. Alvarez el Salvadoro, Andreas Riecken el Aŭstrio, Thorir Ibsen el Islando, Jesus Seade el Meksiko, Leena-Kaisa Mikkola el Finnlando, Marie- Pascale Boisson el Monako, Anne Lafortune el Sejŝeloj, Winfred N.O. Hammond el Ganao, Mohamed Ghassan Mohamed Adnan Shaikho el Barejno, Charif Maoulana el Komoroj, Analisa Low el Trinidado kaj Tobago, Allan Joseph Chintedza el Malavio, Hassane Rabehi el Alĝerio, Maja Stefanovic el Serbio, Farhod Arziev el Uzbekio, Balumuene Nkuna F. el la Demokratia Respubliko Kongo, Robert Nicholas Burns el Usono, Pradeep Kumar Rawat el Hindio, David Ateti Teaabo el Kiribato, Mohammed Al-Maitami el Jemeno, Nuryshev Shakhrat el Kazaĥio, Giuseppe Yoffreda el Venezuelo, Mhd. Hasanein Khaddam el Sirio, Garba Seyni el Niĝero, Patricia Hildegard Flor el Germanio, Luamanuvae A. Mariner el Samoo, Abdulrahman Ahmad Al-Harbi el Saud-Arabio, Chung Jae-Ho el Korea Respubliko, Bishnu Pukar Shrestha el Nepalo, Ibrahima Sory Sylla el Senegalo, Nyanga Jacques Jean L. el la Respubliko Kongo, Marcos Galvao el Brazilo, Oliver Wonekha el Ugando, Monday Semaya Kenneth Kumba el Suda Sudano, Martha Mavrommati el Kipro, Kenneth Sentle Rabale el Lesoto, Juerg Burri el Svislando, Paulette Bethel el Bahamoj, Hannes Hanso el Estonio, Assem Hanafi el Egiptio, Omer Mohamed Ahmed Siddig el Sudano, Morgulov Igor el Rusio, Jennifer May el Kanado, Paulo Jorge Nascimento el Portugalio, Batlang Serema el Bocvano, Md. Jashim Uddin el Bangladeŝo , Musaeva Aktilek el Kirgizio, Peter Lizak el Slovakio, Grahame Robert Morton el Nov-Zelando, Tin Maung Swe el Mjanmao, Evgenios Kalpyris el Grekio, Arlindo Do Rosario el Kabo-Verda, Aminata Koita el Gvineo, John Busuttil el Malto, Mauricio Hurtado el Ĉilio , Pick Fung Ho-Chong el Surinamo, Jaime A. FlorCruz el Filipinoj, Sergio Cabrera Cardenas el Kolombio, Tefera Derbew Yimam el Etiopio, Bertrand Lortholary el Francio, Marco Vinicio Balarezo Lizarzaburu el Peruo, Ismail Hakki Musa el Turkio, Dennis Nai N.Y. el Vanuatuo, Telesphore Irambona el Burundo, Allah-Maye Halina el Ĉadio, Dario Galassi el San-Marino, kaj Jorge Toledo Albinana el Eŭropa Unio.

Xi ankaŭ akceptis ĝeneralan sekretarion de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) Zhang Ming.

Ĉe la akcepto de la ambasadoroj, Xi petis ilin transdoni liajn korajn salutojn kaj bondezirojn al siaj ŝtatestroj, organizestroj kaj la popoloj.

Xi diris, ke Ĉinio pretas profundigi amikecon kaj vastigi reciproke utilan kunlaboron kun homoj de aliaj landoj surbaze de egaleco kaj reciproka profito kaj antaŭenpuŝi dulandajn rilatojn, aldonante, ke oni esperas, ke ambasadoroj havos ampleksan kaj profundan komprenon pri Ĉinio kaj servas kiel senditoj de amikeco kaj pontoj de kunlaboro. La ĉina registaro donos subtenon kaj oportunon al ambasadoroj por plenumi iliajn devojn.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por antaŭenigi la efektivigon de la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj la Tutmonda Civiliza Iniciato, pledi por la komunaj valoroj de la homaro, antaŭenigi reciprokan komprenon kaj amikecon inter homoj de ĉiuj landoj, kune trakti diversajn tutmondajn defiojn, kaj fari kontinuan progreson al konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree