Xi sendas gratulleteron al Ĝenerala Asembleo de Alianco por Kultura Heredaĵo en Azio
Qiujieming Publikigita: 2023-04-25 20:38:37

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulleteron al la Ĝenerala Asembleo de la Alianco por Kultura Heredaĵo en Azio.

Xi rimarkigis, ke kiel grava lulilo de homa civilizacio, Azio konservas nemezureblan riĉecon de kultura heredaĵo kaj havas grandiozajn ĉapitrojn en la analoj de mondaj civilizacioj.

Xi emfazis, ke la starigo de la alianco favoras protekti aziajn kulturajn heredaĵojn kaj profundigi interŝanĝojn inter aziaj civilizacioj, samtempe pliflorigante la ĝardenon de mondaj civilizacioj kaj kontribuante al la progreso de la homa civilizacio.

Xi diris, ke kadre de la alianco, Ĉinio volas labori kun ĉiuj aziaj landoj por plifortigi sperton pri konservado de kultura heredaĵo, antaŭenigi internacian kunlaboron en la sektoro de kultura heredaĵo kaj starigi reton por dialogo kaj kunlaboro inter civilizacioj.

Xi aldonis, ke Ĉinio pretas kunigi manojn de aziaj landoj por antaŭenigi reciprokan komprenon, plifirmigi pli proksimajn ligojn inter diverslandaj popoloj kaj kune antaŭenigi la progreson de la homa civilizacio.

La ĝenerala asembleo marde okazis en Xi'an, Shaanxi-provinco. Ĝi estis kune gastigata de la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, la Administracio de Nacia Kultura Heredaĵo kaj la shaanxi-a provinca registaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree