Ĉina energio direktiĝas al disvolvo verda kaj malaltkarba
Ĝoja Publikigita: 2023-04-25 08:30:04

En la ĉina okcidenta provinco Qinghai troviĝas monde plej granda fotovoltaa bazo, kiu averaĝe jare produktas dek miliardojn da kilovatohoroj de elektra energio. Kovritaj de sunenergiaj fotovoltaaj platoj, krudaj akvecaj herboj draste kreskas kaj kovro de plantoj atingis 80%. La antaŭa dezerto turniĝis en oazon, kiu altiris multajn paŝtistojn paŝti ŝafojn ĉi tie, kaj tiuj ĉi ŝafoj navedantaj inter la platoj estis figure nomataj "fotovoltaaj ŝafoj". Qin Haiyan, ĝenerala sekretario de faka komitato pri ventoenergio sub Ĉina Regeneracia Energia Societo, konigis, ke en la pasintaj kelkaj jaroj rapide disvolviĝis ĉina industrio de novaj energioj.

Qin diris, "La nove kreska kapacito de elektro produktita de regeneraciaj energioj estas plej granda, pli multe ol tiu produktita de termika energio je proksimume 80%. Fine de la pasinta jaro en la bazo, la totala kapacito de elektro produktita de regeneraciaj energioj jam atingis 1,2 miliardojn da kilovatoj, okupante 47% de la landa totala kapacito, kaj la kapacito de elektro produktita danke al krada konekto de ventenergio kaj fotovoltao kun elektra reto superis 700 milionojn da kilovatoj, egalante la kapaciton produktitan de pli ol 30 hidroelektraj centraloj ĉe la Tri Gorĝoj sur Jiangzi-rivero. Kaj en la pasinta jaro la kvanto de elektra energio produktita de ventoenergio kaj fotovoltao atingis 1,2 duilionojn da kilovatohoroj, pli multe je 21% ol tiu en la jaro 2021, kaj okupante 13,8% de la totala elektrokvanto konsumata de la tuta socio, preskaŭ elektrokonsumo de loĝantoj en la kamparo kaj urboj por vivo, kaj ĝi estas sufiĉe giganta."

Nun Ĉinio havas monde progresintajn avantaĝojn pri regeneraciaj energioj. La unuan lokon en la mondo okupis ĝia kapacito de elektro produktita de regeneraciaj energioj, 70% de la monda merkato okupis ŝlosilaj pecoj produktitaj de Ĉinio, kiel fotovoltaaj blokoj, ventoenergiaj generatoroj kaj dentradarujoj, la monde unuan lokon okupis vendokvanto de novenergiaj aŭtoj en kontinuaj 8 jaroj kaj al 70% de la monda produkta kvanto proksimiĝis la landa produkta kvanto de pilo. Ĉina kompanio TBEA estas internacia liveranto de sistemaj solvoj por monda energia industrio. Ĝia prezidanto s-ro Zhang Xin opiniis, ke sciencteknika novigo estas la ŝlosila faktoro de rapida disvolvo de ĉina regeneracia energio.

Li diris, "Elektra prezaro de verdaj energioj estas grande malplialta ol prezaro de tradiciaj energioj, cetere la teknologioj estas sendepende esploritaj de ni mem, kiuj ege akcelis altkvalitan kaj altefikan disvolvon de verdaj energioj en nia lando. Tio estas verda disvolvo. Ĉinio estas la lando, kiu plej maksimume utiligas ventoenergion kaj sunenergion en la mondo. En la venonta paŝo, sekve de kontinua progreso kaj renovigo de niaj teknologioj, senĉese altiĝos utileco de niaj instalaĵoj, kontinue malaltiĝos energia konsumo po unu kaj ankaŭ investo. Ni havos senliman spacon por disvolvo de verdaj energioj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree