Ĉu strategia memstareco aŭ dependaĵo?
Qiujieming Publikigita: 2023-04-25 19:12:16

Lastatempe, franca prezidento Emmanuel Macron diris en diversaj okazoj, ke Eŭropo devas redukti la dependecon al Usono kaj klopodi por atingi strategian memstarecon. La rimarkoj de Macron estis subtenataj de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj aliaj, sed ili ankaŭ altiris dubojn kaj kritikojn.

Fakte, disvolvi sendependajn politikojn pri sekureco kaj defendo estas la celo de la Eŭropo Unio (EU) dum jardekoj, kaj ankaŭ la ĝusta senco de la multpolusa mondo aspirata de EU. La rusa-ukraina konflikto igis Eŭropon pli dependa de NATO gvidata de Usono en sekureco. Sed Usono adoptis diversajn ĉikanajn manierojn, kiuj damaĝas eŭropajn interesojn, kio igis eŭropajn gvidantojn senti sin malkontentaj kaj senhelpaj. Michel diris, “Estus eraro supozi, ke ni blinde kaj sisteme sekvus la usonan pozicion en ĉiuj aferoj pro nia alianco kun Usono.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree