Ĉina lingvo kaj Esperanto, ambaŭ estas kultura ponto inter koroj
Mirinda Publikigita: 2023-04-26 00:56:14

Jen estas intervjuo al fremdlandanoj pri ĉinaj idiotismoj. Kiel neŭtrala lingvo, Esperanto havas apartan kulturon tute malsaman ol la nacia lingvo. Estas malfacile precize esperantigi iujn ĉinajn fiksan idiotismojn, antikvajn literaturaĵojn kaj poemojn. Por tio multaj ĉinaj kaj fremdlandaj esperantistoj diligente esploras kaj laboras, por disvastigi uzadon de Esperanto kaj tradician kulturon de Ĉinio. 

Lastatempe mi legis rakonton de germana tradukisto Burkhard Risse, kio donis al mi inspiron. 

Burkhard Risse laboras en iu ĉina eldonejo rilate al la ĉina lingvo 30 jarojn. Li vizitis multajn lokojn de Ĉinio kaj amas la ĉinan kulturon. Dum libera tempo li ŝatas promeni inter stratetoj de Pekino kaj indas je la nomo de ĉinologo. Burkhard partoprenis en tradukado de multaj ĉinaj verkoj, tamen traduko de antikvaj poemoj kaj proverboj de la ĉina lingvo ofte ĝenas lin. Post senĉesa esplorado kaj komparado, Burkhard Risse trovis, ke estas bona rimedo trovi similan proverbon en la germana lingvo por pli efike traduki la ĉinan proverbon. Ekzemple li trovis el la Biblio la frazon “ne perdu perlon antaŭ porko”, kio havas similan signifon de la idiotismo “ludi liuton al bovo”, ambaŭ signifas ne malŝpari energion kun homoj nekomprenantaj vin. 

Lingvo estas ŝlosilo por koni alies kulturon. Dank’ al tradukistoj kiel Burkhard Risse, pli multaj homoj en la mondo konis Ĉinion kaj nian kulturon. Aŭguste de 2022 prezidanto Xi Jinping respondis leteron de fremdlandaj specialistoj kaj aprobis ilian diligentecon kaj saĝecon por interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter ĉina kaj alilandaj kulturoj. Li aparte substrekis: Per preciza kaj delikata traduko, la mondo pli bone konas Ĉinion en la nova epoko, tio estas signifoplena por akceli interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter ĉina kaj alilandaj kulturoj. 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree