Xi sendas gratulleteron pri 50a datreveno de kunlaboro inter Ĉinio kaj MOIP
Qiujieming Publikigita: 2023-04-26 17:40:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis gratulleteron al memoriga evento markante la 50an datrevenon de kunlaboro inter Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto (MOIP).

Xi rimarkigis, ke dum la lastaj 50 jaroj, Ĉinio firme engaĝiĝis por subteni la multflankan sistemon de internaciaj rajtoj pri intelekta proprieto (RIP), kaj la kunlaboro de Ĉinio kun la MOIP pligrandiĝis kaj profundiĝis kun fruktodonaj atingoj.

Xi diris en sia letero, ke Ĉinio ĉiam donis grandan gravecon al protekto de RIP, kaj klopodis por fortigi la landon en intelekta proprieto. Ĉinio plifortigis la juran protekton de RIP, plibonigis la administran sistemon de RIP, fortigis plenĉenan protekton de RIP kaj daŭre plibonigis la novigan kaj komercan medion.

Xi diris, ke Ĉinio volas plu profundigi la amikan kunlaboron kun la MOIP, kaj kunlabori por fari la tutmondan regadon de intelekta proprieto pli justa, kaj pli bone plibonigi la bonfarton de la homaro.

La memoriga evento merkrede okazis en Pekino.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree