Homrajta grupo de fakuloj de UN atingis Usonon por esplori rasisman perfortaĵon
CMG Publikigita: 2023-04-26 17:38:47

Laŭ raporto de la retejo de la brita ĵurnalo The Guardian en la 23a de aprilo, homrajta grupo de fakuloj de UN jam atingis Usonon, kaj ĝi okupiĝos ĉefe pri esplorado de rasismo, perforta leĝordigo de usonaj policanoj kaj aliaj problemoj. Usonaj popolamasoj atendas la grupon kaj esperas, ke la grupo plenumigos al la usona registaro la devon pri homaj rajtoj.

De la 24a de aprilo la grupo komencis sian dusemajnan esploradon. La grupo, fondiĝinta pro tio, ke en la jaro 2020 la negro, nomata George Floyd, estis mortigita de blankula policano, kio provokis vastan proteston, faros esploradon en multaj usonaj urboj. UN diris, ke tiu ĉi esplorado celas “plue akceli renovigon rilate al rasismo kaj egaleco”.

Collette Flanagan, la fondinto de la usona rajta grupo “Patrinoj kontraŭ Perfortaĵo de Polico”, kies filo estis en 2013 mortigita de teksasa policano, diris, ke en laboro de usona polico mortigo ekster leĝo jam fariĝas ofte vidata kaj okazas eĉ preskaŭ ĉiutage. Tiu fatala perfortaĵo farita de policanoj estas grava krimo, en kiu tamen usonanoj de afrika deveno suferas plej multe.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree