Ĉina ĉefministro Li Qiang marde sendis gratulleteron al la malferma ceremonio de la ASOAL-Ĉina Jaro de Kunlaboro pri Agrikultura Disvolvado kaj Manĝaĵa Sekureco.
Li diris en sia letero, ke agrikulturo kaj manĝaĵa sekureco estas la bazoj por atingo de paco, stabileco kaj disvolvado, kaj ili estas ŝlosilaj kampoj de kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), alportante grandan signifon al la jara evento.
Li esperis, ke ambaŭ flankoj kunlaboros por plibonigi la rezistecon kaj daŭripovon de agrikultura disvolviĝo kaj por plibonigi manĝaĵan sekurecon.
Li diris, ke Ĉinio volas preni la eventon kiel oportunon por profundigi kunlaboron kun ASOAL-membroj pri verda agrikulturo, saĝa agrikulturo, cifereca agrikulturo, kaj mildigo de malriĉeco kaj kampara revigligo.
Li ankaŭ alvokis la du flankojn antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon de Ĉinio kaj ASOAL kaj helpe atingi la celojn de la Tagordo 2030 por Daŭripova Disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj.