Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj prezidos 4an Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj Centra Azio
Qiujieming Publikigita: 2023-04-26 14:54:47

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Mao Ning marde anoncis, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang ĵaŭde prezidos la kvaran Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj Centra Azio en la urbo Xi'an, provinco Shaanxi.

Mao diris, ke Kazaĥa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Murat Nurtleu, kirgizstana ministro pri eksterlandaj aferoj Kulubaev Zheenbek Moldokanovich, taĝikistana ministro pri eksterlandaj aferoj Sirojiddin Muhriddin, turkmena unua vicministro pri eksterlandaj aferoj Vepa Hajiyev kaj uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj Bakhtiyor Saidov vojaĝos al Ĉinio por la renkontiĝo.

Mao diris, ke dum la tria Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj Centra Azio en junio 2022, ĉiuj partioj konsentis starigi mekanismon de kunveno de ŝtatestroj de Ĉinio kaj Centra Azio. Kiel konsento atingita de ĉiuj partioj, la unua pintkunveno estos gastigita de Ĉinio.

Mao diris, ke la ĉefa tasko de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj estas fari ampleksajn politikajn preparojn por la sukceso de la pintkunveno, aldonante, ke la ses partioj interŝanĝos opiniojn pri la aranĝoj por la pintkunveno, kunlaboro inter Ĉinio kaj Centra Azio en diversaj kampoj, kaj internaciaj kaj regionaj problemoj komune zorgataj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree