Xi Jinping telefone interparolis kun Zelensky
CMG Publikigita: 2023-04-26 21:09:00

Posttagmeze de la 26a de aprilo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, invitite, telefone interparolis kun la ukraina prezidento Volodymyr Zelensky. La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la rilatojn inter Ĉinio kaj Ukrainio kaj pri la ukraina krizo.

Xi rimarkigis, ke la ĉina-ukrainaj rilatoj trairis tridek unu jarojn kaj atingis la nivelon de strategia partnereco, kaj tio estas bona bazo por la du landoj kaj iliaj progreso kaj prospero. Xi aprezis, ke la prezidento Zelensky plurfoje esprimis la atenton pri evoluigo de la dulandaj rilatoj kaj kunlaboro kun Ĉinio, kaj dankis, ke Ukrainio donis grandan helpadon al ĉinaj civitanoj en la pasinta jaro, kiam oni evakuis ilin. Xi diris, ke reciproke respekti suverenecon kaj teritorian integrecon estas la politika bazo de la dulandaj rilatoj. La du partioj devas fokusiĝi al la estonteco, persiste trakti kaj plani la dulandajn rilatojn, pluigi la tradicion de reciproka respekto kaj sincera konduto, kaj irigi la ĉina-ukrainan strategian partnerecon antaŭen. La volo de Ĉinio, disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Ukrainio, estas konsekvenca kaj eksplicita. Pri la ukraina krizo Xi indikis, ke Ĉinio ĉiam staras flanke de paco, kaj la kerna starpunkto de Ĉinio estas pacigo kaj dialogigo. Xi diris, ke li sinsekve proponis “kvar devojn”, “kvar komunojn” kaj “tri konsiderojn”.

Zelensky gratulis Xi Jinping pro lia nova prezidanteco, laŭdis ke Ĉinio akiris neordinarajn sukcesojn kaj kredis, ke, gvidate de la prezidanto Xi Jinping, Ĉinio sukcesos en la reago al diversspecaj defioj kaj en la plua progreso. Ukrainio tenas sin pri la principo de unu Ĉinio, esperante disvolvi ĉiuflankan kunlaboron kun Ĉinio, malfermi novajn ĉapitrojn de la rilatoj kun Ĉinio, kaj kune strebi al defendo de la monda paco kaj stabileco. Zelensky konigis siajn opiniojn pri la ukraina krizo kaj bonvenigis, ke Ĉinio ludu gravan rolon per diplomatiaj rimedoj en la restarigo de paco kaj la solvo de krizo en Ukrainio.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree