Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj interparolas kun altrangaj diplomatoj de centraziaj landoj
Qiujieming Publikigita: 2023-04-27 17:10:06

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Qin Gang merkrede faris apartan interparolon kun altrangaj diplomatoj de centraziaj landoj, kiuj vizitis Ĉinion por la venonta kvara Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj Centra Azio en la urbo Xi'an, provinco Shaanxi.

Qin diris, ke Ĉinio ĉiam firme subtenos centraziajn landojn por protekti naciajn suverenecon, sendependecon, sekurecon kaj teritorian integrecon, subtenos ilin sendepende elekti disvolvajn vojojn laŭ siaj kondiĉoj kaj rezolute kontraŭstaros ĉian eksteran enmiksiĝon en la internaj aferoj.

Qin diris, ke Ĉinio ankaŭ plifortigos komunikadon kaj kunlaboron kun centraziaj landoj en la kadro de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la kadro de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj kune protektos la bazajn normojn de internaciaj rilatoj, la internacian sistemon, kies kerno estas UN, kaj la internacian egalecon kaj justecon.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj de la kvin landoj rimarkigis, ke disvolvi ligojn kun Ĉinio estas la prioritata direkto de ilia diplomatio. La kvin landoj efektivigos la konsenton de la ŝtatestroj, oftigos altnivelajn interŝanĝojn, antaŭenigos la komunan konstruadon de la iniciato “Zono kaj Vojo”, profundigos inter-popolajn interŝanĝojn, kune forpuŝos la “tri fortojn” de terorismo, separismo, kaj ekstremismo, kaj enkondukos la venontajn 30 orajn jarojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj Centra Azio.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj de la kvin landoj diris, ke la internacia influo de Ĉinio estas grava, kaj ĉina modernigo alportas novajn ŝancojn al Centra Azio kaj al la mondo, aldonante, ke la kvin landoj subtenas serion da tutmondaj iniciatoj kaj proponoj prezentitaj de Ĉinio, subtenas la legitiman pozicion de Ĉinio pri aferoj rilataj al Tajvano, Xinjiang kaj Tibeto, kaj kontraŭas politikigon de homaj rajtoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree