Okinavo ne plu estu batalkampo
CMG Publikigita: 2023-04-27 18:23:34

Frumatene de la 26a de aprilo ne malmultaj loĝantoj en Okinavo, Japanio, trovis, ke granda nombro da soldatoj kaj veturiloj de la japanaj memdefendaj fortoj eniris ĉi-lokajn havenojn kaj stratojn, ĉar la japana registaro deklaros tie loki misilan sistemon “Patrioto 3”. Tiutage, en Okinavo okazis ankaŭ la ekzerco de ricevo por la “tutlanda momenta alarmsistemo”. Kiam la alarmo eksonis, ĝi tranĉis la orelojn de la okinavaj civitanoj kaj denove streĉis iliajn nervojn. Lokaj amaskomunikiloj kritikis, ke la senĉesa armado de la japana registaro malobservas “pacan konstitucion” kaj, apude, alportas minacon al la regionaj paco kaj stabileco.

“Okinavo ne plu estu batalkampo!” Por esprimi pacon, en la du tagoj 24a kaj 25a, la delegacio de okinavaj parlamentanoj submetis rezoluci-leteron akceptitan de la gubernia parlamento respektive al la japanaj defenda ministerio, kabineto kaj ministerio de eksterlandaj aferoj. En la letero oni dubas pri la “tri dokumentoj por sekureco” aprobitaj fine de la pasinta jaro, postulante, ke la japapa registaro restu fidela al ĉiuj principoj de la kvar politikaj dokumentoj kune konfirmitaj de Ĉinio kaj Japanio, akcelu la amikecon inter la du landoj, kaj aktive formu pacon per dialogo kaj diplomatiaj rimedoj.

Tia rezolucio, kiu kontestas la difinon de la japana registaro pri Ĉinio, estas la unua en Japanio. Ĝi resendas la kolektan voĉon de 1,46 milionoj da okinavanoj kaj reprezentas la alvokon de japanoj pri paco.

Iam suferinta de la plago de milito, la okinava civito ĝisfunde konas la valoron de paco. Ili prezentis la leteron de la rezolucio, ĝuste pro iliaj malkontento kaj trankvilo pri la armado de Japanio kaj pro ilia postulo pri ĉina-japana amikeco kaj regiona paco. Lastatempe, la okinava loka komunikilo Ryukyu Shimpo tekstis, ke Ĉinio estas la plej granda ekonomia partnero de Japanio, kaj la du landoj estas nemankigeblaj unu al la alia, kaj ke Ĉinio kaj Japanio devas mildigi la streĉecon kaj faras plejeblon por starigi pacon.

La okinavaj civitanoj alvokas pacon, sed ne misilon. Pri tiu justa alvoko la japana registaro devas aŭskulti. Kiel forigi la barojn inter Ĉinio kaj Japanio? La japana registaro do devas serioze konsideri.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree