La 6a Cifereca Ĉina Pintkunveno ĵaŭde inaŭguriĝis en la urbo Fuzhou en la orienta ĉina provinco Fujian.
Li Shulei, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, faris paroladon en la malferma ceremonio.
La dutaga pintkunveno fokusiĝas pri montrado de la plej novaj atingoj de la iniciato de Cifereca Ĉinio, kaj pri dividado de spertoj en cifereca disvolviĝo.
Partoprenantoj havas la ŝancon atesti rimarkindan progreson en kampoj, kiaj estas cifereca infrastrukturo, cifereca ekonomio kaj cifereca socio en la ekspozicio dediĉita al cifereca disvolviĝo.
Cifereca produkta ekspozicio, cifereca noviga konkurso kaj serio de forumoj ankaŭ estas aranĝitaj dum la evento.