Industria ĉeno post “unu-juana produkto”
Mirinda Publikigita: 2023-04-27 13:14:14

Hodiaŭ ni parolas unu juanon! Kion vi povas fari per unu juano aŭ sesono da usona dolaro? En Ĉinio mi povas per unu juano aĉeti fajrilon. Ĉiujare Ĉinio produktas dekmiliardojn da fajriloj destinitaj por esti uzataj nur unu fojon, okupanta 95% de la tutmonda merkato. La plej grava produktejo de fajrilo situas en Shaodong, iu malgranda gubernio en urbo Shaoyang de Hunan-provinco de meza Ĉinio. En Shaodong produktiĝas 70% de la totala kvanto de fajriloj en la mondo. En 2022 Shaodong eksportis 3,52 miliardojn da fajriloj, okupanta duonon de la eksportataj fajriloj de Ĉinio. 

Estas malfacile imagebla, ke la industria ĉeno de tiu simpla produkto radikiĝas nur en la gubernio Shaodong kaj ne estas movebla.

La kialo estas, ke la industria ĉeno de fajrilo post multjara disvolvo jam konstruis kompleksan kaj nesustituigeblan fabrikan barieron. La bariero estas konstruita de  Shaodong per tri kapabloj.

La unua estas kapablo “koni kiel”, kiu estas silente lertita kapablo. Vi povas facile kompreni ĝin kiel kapablon konduki biciklon. Shaodong-gubernio estas majstro “koni kiel”. 

Ekzemple aŭtomatigaj ekipaĵoj. Multaj lokaj fabrikistoj ne havas altan formalan instruitecon, sed lertas en maŝinoj. Ili esploris kaj fabrikis multajn aŭtomatikajn ekipaĵojn aparte konvenajn por fajrilo-produktado. Tio pitoreske estas “nigramana novigo”, kiu estas novigo per grasmalpuraj nigraj manoj en la laborejo.

Dank’ al tiuj aŭtomatigaj ekipaĵoj estis reduktita je 95% la kosto por fajrilo-produktado. Tio povas klarigi, ke la prezo de fajrilo destinita por esti uzata nur unu fojon tenas unu juanon post dek jaroj malgraŭ altiĝo de laborula kosto. 

La dua kapablo estas administri komplikan provizĉenon. La provizĉeno de fajrilo estas ege komplika. La produkto havas 8 seriojn kun pli ol 260 tipoj kaj ĉiu el ili havas pli ol 30 akcesoraĵoj, kiuj ne kongruas inter si.

Krome la muntaĉeno estas longa. Necesas pli ol dek provizĉenoj por munti unu fajrilon. 

Post disvolvo de pli ol dek jaroj, en Shaodong aperis pli ol cent entreprenoj de provizĉeno, kiuj konsistigas la provizan reton. Estas valore, ke ili distribuas en la distanco traveturita de veturilo ene de 30 minutoj.  

La ekologio de la fajrila industrio en Shaodong estas sana, kio dependas de ĝia organiza kapablo. En Shaodong estas fajrila asocio, kiu ludas la rolon de gepatroj por regi la rilatojn de la granda familio de fajrilaj entreprenoj. Por eviti damaĝon de pirata kopio al novigo, la fajrila asocio aparte establis datenbankon de novaj produktoj kaj ankaŭ prez-superrigardan societon por absolute eviti prezan konkurencon.

Krome la asocio serĉis kanalojn de rekta vendo en Dubajo, Parizo kaj aliaj lokoj por establi tutmondan reton al lokaj fajrilaj fabrikoj.

En Ĉinio la produktado de tiel nomata kudra kvalito vere havas profundan filozofion, kies kapabloj ne estas lernitaj el aliaj, sed kreskis per si mem paŝon post paŝo. Ĝuste dank’ al tiu kapablo, ni vidas la atingon de la dua industrio en la unua trisemestro kun 3,3% de kresko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree