Telefona konversacio de Xi kun Zelensky komunikas kernan starpunkton
CMG Publikigita: 2023-04-27 22:31:55

Posttagmeze de la 26a de aprilo la ĉina prezidanto Xi Jinping, invitite, telefone interparolis kun la ukraina prezidento Volodymyr Zelensky. La du interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Ukrainio kaj pri la ukraina krizo.

Dum la telefona konversacio, la prezidanto Xi diris, ke la ĉina volo pri disvolvado de la dulandaj rilatoj estas konsekvenca kaj klara. Pri la ukraina krizo Ĉinio ĉiam staras ĉe la flanko de paco, kaj la kerna starpunkto estas antaŭenigi pacan intertraktadon.

Estas menciinde, ke speciala sendito de la ĉina registaro pri eŭroaziaj aferoj vizitos Ukrainion kaj faros profundajn interŝanĝojn kun koncernaj flankoj por politike solvi la ukrainan krizon. Tio refoje montras, ke Ĉinio estas praktikanto por akcelo de paca intertraktado, kaj ĉiam ludas pozitivan rolon en politika solvo de la ukraina krizo.

Dialogo kaj intertraktado estas unika elirejo. Por solvi la ukrainan krizon necesas allasi pli da spaco de paco, kaj necesas fari penadon por dialogo. Unuvorte, oni ne donu glavon, nek fajron, sed lumon, kiu, nur kiu, povos dispeli militfajron.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree