Xi renkontiĝas kun altranga oficisto de KPV
Qiujieming Publikigita: 2023-04-27 17:00:16

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, merkrede renkontiĝis kun Truong Thi Mai, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV), konstanta membro de la Sekretariato de la Centra Komitato de la KPV kaj estro de la Organiza Komisiono de la Centra Komitato de la KPV, en Pekino.

Xi petis al Truong Thi Mai transdoni lian sinceran saluton al Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPV, kaj vjetnama prezidanto Vo Van Thuong. Li rimarkigis, ke ĉi-jare estas la 15a datreveno de la starigo de ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco de Ĉinio kaj Vjetnamio.

Xi diris, ke konsiderante la ŝanceliĝantan internacian medion kaj taskojn de reformado, disvolvo kaj stabileco en la du landoj, Ĉinio kaj Vjetnamio devas sekvi la politikon de longdaŭra stabileco, antaŭpenso, bona najbareco kaj ampleksa kunlaboro, kaj la spiriton por fariĝi bonaj najbaroj, amikoj, kamaradoj kaj partneroj.

Xi alvokis la du flankojn plifirmigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, taŭge administri diferencojn, kune trakti riskojn kaj defiojn kaj konstrui ĉina-vjetnaman komunumon kun komuna estonteco por kontribui al homa paco kaj progreso.

Truong Thi Mai transdonis la salutojn de ĝenerala sekretario Nguyen Phu Trong kaj vjetnama prezidanto Vo Van Thuong al ĝenerala sekretario Xi Jinping.

Ŝi gratulis pro la sukceso de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj la “du sesioj” de Ĉinio, kaj pro la reelektiĝo de ĝenerala sekretario Xi Jinping kiel prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. Ŝi esprimis konfidon, ke la ĉina popolo certe kompletigos ĉiujn celojn difinitajn en la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj konstruos modernan socialisman landon ĉiuflanke sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping kiel kerno.

Truong Thi Mai diris, ke Vjetnamio ĉiam donas plej altan prioritaton al disvolviĝo de amikeca kunlaboro kun Ĉinio, sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj firme subtenas la reunuiĝon de Ĉinio.

Ŝi diris, ke Vjetnamio firme subtenas la ĉefajn tutmondajn iniciatojn proponitajn de ĝenerala sekretario Xi Jinping, subtenas Ĉinion gastigi la trian Forumon pri Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kaj esperas plifortigi regionan kaj internacian kunlaboron kun Ĉinio por antaŭenigi regionan kaj mondan pacon kaj disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree