Lastatempe blanktigra patrino Jingjing en bestoĝardeno en ĉina urbo Zhengzhou sukcese naskis blanktigrajn sesnaskitojn - 2 virojn kaj 4 inojn. Laŭinforme la blanka tigro apartenas al la bengala tigro. Ĝi estas blanka kun brunaj strioj tra la tuta korpo. Ĝi estas unuaklasa nacia protektata besto. Kutime ĝi povas naski nur 1 ĝis 4 idojn unufoje. La sesnaskitoj estas tre maloftaj en Ĉinio.