Laŭ la industria raporto publikigita ĵaŭde, la skalo de la cifereca ekonomio de Ĉinio atingis 50,2 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 7,25 duilionojn da usonaj dolaroj) en 2022, kun nominala kresko de 10,3% kumpare kun la sama periodo de 2021, kaj okupis la duan lokon tutmonde.
La parto de la cifereca ekonomio en la malneta enlanda produkto de la lando kalkuliĝis al 41,5%, laŭ la raporto pri la disvolviĝo de la cifereca industrio de Ĉinio publikigita en la 6a Cifereca Ĉina Pintkunveno.
Ĝis la fino de 2022, Ĉinio funkciigis 2,31 milionojn da 5G-bazaj stacioj, kaj la nombro da ĉinaj uzantoj de 5G atingis 561 milionojn, okupante pli ol 60% de la tuta mondo, laŭ la raporto.