Altranga ĉina diplomato renkontiĝas kun pakistana terarmea stabestro
Qiujieming Publikigita: 2023-04-28 20:04:00

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde renkontiĝis kun pakistana terarmea stabestro Asim Munir.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke la pakistana armeo estas fervora defendanto de la fera amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano, aldonante, ke Ĉinio laŭdas ke sinsekvaj pakistanaj administracioj kaj ĉiuj politikaj partioj firme sekvas amikan politikon al Ĉinio.

Wang diris, ke Ĉinio daŭre firme subtenos Pakistanon pri ĝiaj suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco, kaj ankaŭ pri ĝiaj unueco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero.

Wang diris, ke Ĉinio pretas rekomenci interŝanĝojn kun Pakistano en ĉiuj aspektoj en la post-kovima epoko.

Munir diris, ke Pakistano ĉiam dividas kun Ĉinio feliĉojn kaj malfeliĉojn, kiom ajn la internacia situacio ŝanĝiĝas, kaj la pakistana armeo firme subtenas la pluan disvolviĝon de la rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree