Baldaŭ venos la ferioj de Internacia Tago de Laboristo. Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo pligrandigos sian kapablon kontentigi la vojaĝbezonojn de pasaĝeroj. De la 27-a de aprilo ĝis la 4-a de majo, ĉinaj tutlandaj fervojoj funkciigos pli ol 10 500 trajnojn ĉiutage, kaj pli ol 1 500 pliaj trajnoj estos malfermitaj. La turisma konsumo dum tiuj ferioj eble kreos novan rekordon en la lastaj jaroj.