Altranga ĉina diplomato renkontiĝas kun politikistoj el pacifikaj insullandoj
Qiujieming Publikigita: 2023-04-28 15:49:49

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde renkontiĝis kun delegacio de politikistoj el pacifikaj insullandoj gvidataj de Samiu Vaipulu, vicĉefministro kaj ministro pri justico de Tongo.

Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj, Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke Ĉinio volas labori kun pacifikaj insullandoj por efektivigi la gravan konsenton atingitan de gvidantoj de la du flankoj, profundigi interpartiajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, subteni unu la alian en ĉefaj interesoj, kaj kune konstrui pli firman komunumon kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj.

Vaipulu kaj aliaj politikistoj diris, ke pacifikaj insullandoj donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, firme sekvas la principon de unu Ĉinio kaj esperas antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon kun reciproka respekto kaj komuna disvolviĝo per interpartiaj interŝanĝoj kaj aliaj platformoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree