Jam estas tempo por diskuti pri paca projekto
CMG Publikigita: 2023-04-28 18:58:50


La 26an de aprilo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, invitite, telefone interparolis kun la ukraina prezidento Volodymyr Zelensky. La du interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj la ukraina krizo. La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris, ke tio estas grava paŝo alprenita de Ĉinio por politike solvi la krizon, kaj tio refoje sendas la konsekvencan pozicion de Ĉinio, kiu inklinas al porpaca dialogo. Zelensky esprimis bonvenigon pro tio, ke Ĉinio ludas gravan rolon en restarigo de paco kaj solvo de la krizo per diplomatiaj rimedoj.

Yu Jun, vicestro de la Sekcio pri Eŭropo kaj Azio sub la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: Ĉinio kaj Ukrainio estas strategiaj partneroj, dum la 31 jaroj, de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj, la du landoj evoluigas siajn rilatojn stabile kaj konservas amikecan komunikadon ĉe la alta nivelo. Kvankam la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Ukrainio estis iagrade influata de la epidemio kaj la ukraina krizo, tamen tiu telefona konversacio reflektas la volon de Ĉinio pluigi kunlaboron kun Ukrainio en diversaj kampoj.

La dulandaj ŝtatestroj atingis konsenton en la telefona interparolo, kaj laŭ la konsento Ĉinio sendos Li Hui, specialan reprezentanton respondecan pri eŭraziaj aferoj, al Ukrainio kaj aliaj landoj, por fari pli profundan komunikadon pri politika solvo de la ukraina krizo.

Brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva diris, “Se neniu parolas pri paco, kiel do paco venas inter Rusio kaj Ukrainio? Sed la realo estas, ke ĉiu parolas pri milito aŭ pri livero de armiloj al Ukrainio por ataki Rusion aŭ pri tio, ke NATO ekspansias orienten ĝis la rusaj landlimoj. Tial ni devas trovi tiujn landojn, kiuj celas pacon. Ĉinio volas pacon, Brazilo volas pacon, Indonezio volas pacon, kaj Hindio volas pacon. Tiam, ni kunvenigos tiujn landojn kaj prezentos pacajn proponojn por Rusio kaj Ukrainio.”

Internaciaj observantoj rimarkis, ke nun la voĉo de la ideo, solvi la ukrainan krizon per politikaj rimedoj, kreskas. La koncernatoj en la rusa-ukraina konflikto devas kapti okazon, demonstri sian politikan saĝecon, kaj fari plejeblon por atingi intertraktadon. La farmanieroj de Usono kaj okcidentaj landoj estas incitantaj, kiujn oni devas eviti. Por paco oni devas klopodi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree