Ĉinio respondis demandon pri Batalo de Lago Changjin
Ĝoja Publikigita: 2023-04-29 17:40:16

Laŭ raporto, sudkorea prezidento Yoon Suk Yeol diris ĵaŭde en sia parolado en usona Kongreso, ke en la pli ol duonjarcento Usono alfrontis multajn defiojn kaj minacojn, tamen ĉiam gvidis la mondon en defendo de libereco. La Usona Unua Marinfanterio mirakle faris breĉon en atako de 120 mil ĉinaj soldatoj en la Batalo en Lago Changjin.

Demandite pri tio, Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj aferoj, vendrede diris, ke sukceso de la Milito por Rezisti al Usona Agreso kaj Helpi Koreion havas signifikan kaj profundan signifon por Ĉinio kaj la resto de la mondo. Kun solidaj faktoj la milito montris al la mondo, ke se iu ajn lando aŭ armeo elektas stari ĉe la erara flanko de historio, ofendas malfortulon, agas kontraŭ volo de popolo kaj faras teritorian ekspansion aŭ agreson, ĝi pagos altan koston por siaj malicaj agoj. Ni esperas, ke landoj rilataj povos fari pli da aferoj utilaj al paco kaj disvolvo de la mondo kaj evitos reaperon de antaŭaj eraroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree