Ĉinio esperas, ke sudkorea flanko rigore observu principon de unu Ĉinio kaj singardeme traktu tajvanan demandon
Ĝoja Publikigita: 2023-04-29 17:37:48

Lastatempe sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol intervjuate diris pri tajvana demando, ke “ni kune kun la internacia komunumo firme oponas kontraŭ ŝanĝo de la nuna situacio per potenco.”

Demandite pri tio la 20-an de aprilo, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio kaj Tajvano estas la nedisigebla parto de Ĉinio. La tajvana demando estas la tute interna afero de Ĉinio, la kerno de ĉinaj esencaj interesoj, kaj solvo de la demando estas la propra afero de ĉinoj, ne estas permesita interveno de aliaj homoj. Demokratia Popola Respubliko de Koreio kaj Respubliko de Koreio estas ambaŭ suverenaj landoj aliĝintaj al Unuiĝintaj Nacioj, kaj la naturo kaj latituto de la demando de la korea duoninsulo kaj la demando tajvana estas komplete malsamaj kaj ne povas esti komparitaj. Kaj tio estas monde konata. Ĉinio esperas, ke Sud-Koreio praktike observu spiriton de komuna komunikaĵo de Ĉinio kaj Sud-Koreio pri starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, rigore observu la principon de unu Ĉinio kaj singardeme traktu la tajvanan demandon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree