Ĉinio: Usono kaj Suda Koreio klare konu esencon de tajvana demando kaj rigore observu principon de unu Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-04-29 15:42:09

La 27-an de aprilo en regula gazetara konferenco de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, iu raportisto demandis pri tio, ke en komuna deklaro gvidantoj de Usono kaj Suda Koreio substrekas gravecon de paco kaj stabileco de la situacio ĉe la Tajvana Markolo

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Mao Ning respondis, ke la ĉina flanko atentis la enhavon en la komuna deklaro rilatan al la tajvana demando kaj sintenon de la usona kaj sudkorea gvidantoj intervjuate. “Mi volas substreki, ke la tajvana demando estas tute la interna afero de Ĉinio, ni absolute ne malpermesas intervenon de iu ajn ekstera forto. Ni urĝas, ke Usono kaj Suda Koreio klare konu la esencon de la tajvana demando, rigore observu la principon de unu Ĉinio, parolu kaj agu kun singardemo kaj ne marŝu pli kaj pli foren sur erara kaj danĝera vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree