Politiko pri Usono de Yoon estas kritikita kiel “humiliĝo” de opozicia ĉefo
CMG Publikigita: 2023-04-29 16:03:29

La 28an de aprilo, sudkorea opozicia ĉefo kritikis la diplomatian politikon de la prezidento Yoon Suk-yeol pri Usono kiel "humiliĝon", ĉar li kaj la usona prezidento Joe Biden renkontiĝis en la 26a de aprilo.

"La Akto pri Inflacia Redukto kaj la Akto pri Icujo kaj Scienco, kiuj estis ĉefaj temoj en ilia renkontiĝo, tamen entute ne protektas niajn industrion kaj kompaniojn," diris Lee Jae-myung, la prezidanto de la esenca opozicio Demokrata Partio en iu kunveno.

Lee diris, ke la konduto de Yoon en la renkontiĝo reduktiĝis al humila situacio de malavara disvastigo pri "globa hogang-a diplomatio". Hogang, hurora vorto en la korea, aludas konsumanton kiu estas facile mensogata.

Krome, Lee ankaŭ kritikis Yoon pri lia nejusta pozicio pri la ukraina krizo kaj la tajvana demando.

La 27an de aprilo la nacia junula komitato kaj la nacia komitato de universitataj studentoj de la partio okazigis amaskunvenon antaŭ la domo de la Sudkorea Nacia Asembleo por Debato, por kondamni la registaran diplomatian politikon, kiu streĉis la situacion de la Korea Duoninsulo. Ankaŭ Lee partoprenis en la kunveno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree