Xi Jinping adresis gratulon kaj sinceran saluton al laboranta amaso por festo
Mirinda Publikigita: 2023-04-30 15:45:32

Okaze de la Internacia Laborista Tago,  ĉina prezidanto kaj ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping donis gratulon kaj sinceran saluton al amaso da laborantoj de la lando por la festo.

Xi akcentis, ke la kuranta jaro estas komenca jaro por ampleksa plenumado de la spiritoj de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝlosila jaro por efektivigi la 14an Kvinjaran Planon. Li esperas, ke amaso da laborantaj popolanoj forte disvastigos la spiritojn de modela laborulo, laboro kaj majstro, fidele laboros, diligente laboros, kuraĝe novigos kaj efektive antaŭenigos ĉinan modernigon per laborado kaj kreado, sufiĉe ludos ĉefan rolon sur nova vojaĝo al konstruado de forta lando kaj nacia revigliĝo. La komitatoj de la KPĈ kaj registaroj de diversaj niveloj devas sufiĉe instigi laboran emocion kaj krean viglecon de popolanoj, praktike garantii laŭleĝajn rajtojn de amaso da laborantoj, sincere helpi ilin solvi malfacilojn, por ke la tuta socio subtenu laboron kaj respektu laboron. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree