La 30an de aprilo sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol finis sian viziton al Usono. Lia vizito estis vaste kritikita de la publika opinio de Sud-Koreio kaj la publiko ĝenerale maltrankviliĝas, ke la sudkorea registaro nun jam estas antaŭenpuŝanto de nova malvarma milito de nordorienta Azio kaj de la mondo.
The Hankyore publikigis artikolon dirante, ke la registaro de Yoon Suk-yeol jam servas kiel antaŭenpuŝanto de nova malvarma milito de la Korea Duoninsulo, la nordorienta Azio kaj eĉ de la mondo. La ĵurnalo avertis en alia artikolo, ke se Usono multigos strategian kapitalon en Korea Duoninsulo, inkluzive de dispozicio de strategia nuklea submarŝipo, la streĉa situacio de la duoninsulo kaj de nordorienta Azio plue eskaladiĝos.