Ĉinio havas pli ol 290 milionojn da kamparanoj-laboristoj
Mirinda Publikigita: 2023-04-30 15:41:24

Laŭ la plej nova superrigarda kaj enketa raporto pri kamparanoj-laboristoj en 2022 fare de Ŝtata Statistika Buroo, la nombro de kamparanoj-laboristoj de la lando plue kreskis kaj ilia enspezo stabile multiĝis. 

En 2022 la nombro de laboristoj el la kamparo de la lando superis 290 milionojn, multiĝis 3,11 milionoj kompare kun la pasinta jaro, pliiĝante je 1,1%. La kresko de ĉelokaj kamparanoj-laboristoj estis pli rapida ol tiu de la elhejmiĝintaj. 

La nombro de virinaj laboristoj altiĝis je 0,7 procentopunktoj, kaj pli ol duono de la laboristoj el kamparo elektis la trian industrion. 

La averaĝa monata enspezo de la kamparanoj-laboristoj stabile kreskis je 4,1% kompare kun tiu en la antaŭa jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree